Dana Pilkluda Unuiĝo
Aspekto
Dana Pilkluda Unuiĝo | ||
---|---|---|
federacio de futbalo | ||
Komenco | 18-a de majo 1889 vd | |
Lando(j) | Danio | |
Sidejo | Brøndbyvester | |
Situo | Brøndby | |
Posedatoj | Dana nacia teamo de futbalo vira sub-19-jarula futbala teamo de Danio Denmark League XI national football team (en) ina sub-19-jarula futbala teamo de Danio vira sub-21-jarula futbala teamo de Danio Dana virina nacia teamo de futbalo dania nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj ina sub-17-jarula futbala teamo de Danio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Dana Pilkluda Unuiĝo, dane Dansk Boldspil-Union (DBU), estas la nacia futbala asocio en Danio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1889. La asocio interalie ekde la jaro 1991 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Supera Ligo - dane Superligaen. La ĉampiono en 2022-2023 estas la futbala klubo Kopenhago, dane Football Club København, rekonebla per emblemo de blua leona kapo, kiu ankaŭ plej ofte en la historio ĉampionis - laŭ la stato de 2023 entute 15-foje.